Arkonto (gnostikismo)

La Arkontoj (el la Greka lingvo: ἄρχοντες = reganto), en diversaj [1] penssistemoj de gnostikismo estas uloj kiuj en teogonio kaj kosmogonio plenumas la rolon de juĝistoj kaj kontrolistoj de la materia mondo.

En la gnostika koncepto la materia mondo estas, nivele jen de ontologio jen de fenomenologio, disigita el dia sfero (Pleromo), ekstertempa sendimensia loko, kiu antaŭas ĉion ekzistantan. Tiu divido naskiĝis el "komenca peko" kiam dia emanaĵo entrudiĝis inter la materia mondo de ĝi generita kie la homo restis enprizonigita, kaj iu supera la nekonata Dio. En irana gnostikismo, kie dualismo atingas la kulminon, okazas la eterna kaj titana konflikto inter du dioj dum en tiu helenismema, opone al la nekonta Dio elstaras la figuro de "malsupera dio", nome la Demiurgo, kiu estas helpata de serio da Arkontoj.[2]

La materia mondo, do, nenialio estas ol traira incidento, reago de la Arkontoj, kiuj, konservante memoron pri la perfekteco de la perdita Pleromo provas ĝin reprodukti pere de altrudo de reguloj kaj la aplikado de leĝoj kiuj, spite de ilia neperfekteco, tendencas ĝin reale reprodukti: la universo estas la memoro pri tio kion iam ili sperte sciis.

  1. Spertuloj distingas diversajn gnostikismojn: kristana, persa, egipta, siria, pagana, irana…
  2. Sankta Ireneo, <adversus hareses, 124.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search